Mizera Katulo, ĉesu folparoli
kaj konsideru perditan kion vidas vi perditi.
Radiis iam sunoj blindigblanke por vi,
kiam vi venis al kie la knabino kondukis
ŝi amata per ni.
Tiom, kiom neniu amiĝos.
Kiam multaj amludoj okazis ti’,
kiujn vi volis, nek la knabino malvolis,
radiis vere sunoj blindigblanke por vi.
Nun ŝi ne volas plu:
Malvolu vi ankaŭ, senpotenco!
Nek ĉaskuri ŝin, kiu fuĝas, nek malfelice vivu,
sed persistu kun decidema menso, obstinu.
Adiaŭ, knabino. Katulo jam persistas,
kaj li ne petas vin, nek petos malvolantinon.
Sed vi suferos, kiam vi neniam petiĝos.
Fiknabino, ve vi, kia vivo restas vin?
Kiu vin aliros nun? Al kiu vi ŝajnos bela?
Kiun vi amos nun? Kies vi diros esti?
Kiun vi kisos? Por kiu vi mordos la lipojn?
Sed vi, Katulo, persistu firme decidinte.