Ho pasero, karul’ de mia kara,
kun vi ludi kaj vin cxebruste teni,
fingron tuj al-etendi se vi venas,
viajn mordojn inciti sxi kutimas,
se sxi emas (rigardo sxia brilas
min sopire) al ludo kun vi dolcxa –
‘stas konsolo, mi kredas, porcxagrena,
ke la fajro pasia kvietigxu –:
mi kapablu ja same kun vi ludi
por sensxargxi la tristajn anim-zorgojn!