Mi pugumos kaj buŝkacos vin,
Aŭrelion suĉontan kaj Furion fikotan,
kiuj opinias, ĉar miaj versetoj
estas karesaj, ke mi ne estas tre virta,
Vere la pia poeto mem devas esti pudora,
sed tio tute ne nepras por versetoj.
Tioj fakte montras spriton kaj amecon
kiam ili estas karesaj kaj ne tro virtaj,
kaj povas inciti tikladon.
Mi ne diras por knaboj sed haruloj
kiuj ne povas durigi siajn lumbojn!
Vi, legintaj pri miaj pluraj kisoj,
do pensas, ke mi ne estas tre vira?
Mi pugumos kaj buŝkacos vin!